Você está na página 1de 2

Roswell-incidento

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hipoteza rekonstruo de la Roswell-incidento

La Roswell-incidento atingis je la 8-a de julio 1947 la ĵurnalajn frontpaĝojn en Usono. Temis

pri la postsavado de kraŝaĵoj apud Roswell, Nov-Meksiko, en julio 1947. Ĉi tiuj kraŝaĵoj

devenis de grandalta (stratosfera) spiona balono, kiaj celis detekti unuan atombomban

eksplodigon de la rusoj. Por kaŝi tion, la usona armeo disvastigis la Nifo-legendon. Laŭ la

nifo-kredantoj eĉ hodiaŭ, temas pri kraŝo de neidentigita fluganta objekto (nifo), kiu estis
paffaligita de la aerarmeo.

[redakti] Mistera kraŝo


En julio 1947, en la dezerto apud Roswell, okazis incidento, ĉe kiu la nokta kraŝo de nekonata

objekto kaŭzis mondnovaĵon. La usona aerarmeo nome deklaris en oficiala gazetara

komunikaĵo, ke oni postsavis kraŝintan nifon (Usona aerarmeo kaptis Nifon legeblis en

diversaj usonaj gazetoj). Unu tagon poste venis nova komunikaĵo, en kiu oni parolis pri

kraŝinta veterbalono. Post tio oni dum tridek jaroj silentis.

Nur en 1978 la Roswell-incidento refariĝis novaĵo, kiam la konata kanada nifo-esploranto

Stanton T. Friedman kontaktis eksmajoron Jesse Marcel. Marcel en 1947 kunhelpis dum la

postsavado de la restaĵoj de la (laŭ la aerarmeo) veterbalono. Kiel eksmajoro, Marcel deklaris

en 1978 al Friedman, ke ĝi ne estis veterbalono, sed tamen ekstertera kosmoŝipo. Friedman


trovis en Roswell ankoraŭ dekojn da aliaj ĉeestantoj, inter kiuj eĉ generalo, kiuj konfirmis la

interpreton de Marcel. Friedman verkis libron, post kio ankoraŭ pli da ĉeestantoj anoncis sin

kaj ankoraŭ dekoj da libroj aperis.

[redakti] Novaj deklaroj de la usona aerarmeo


La diskuto pri la Roswell-incidento, kiu ankoraŭ daŭras, kondukis al demandoj en la usona

kongreso kaj nova deklaro de la usona aerarmeo. En 1998 la usona aerarmeo prezentis la

novan eksplikon en gazetara konferenco, kiu eĉ en Eŭropo rekte videblis. En tiu ekspliko la

aerarmeo venis kun la rakonto pri "Project Mogull" (Projekto Mogolo). La kraŝo ne estis tiu

de veterbalono, sed de multe pli granda spionada balono, per kiu la usonanoj klopodis observi

la rusajn progresojn en la nuklea kampo.

Intertempe la aerarmeo prezentis trian deklaron pri la Roswell-incidento. Laŭ tiu lasta

interpreto okazis kraŝo de kajut-imitaĵo kun manekenpupoj. La nova deklaro kaj antaŭ ĉio la

daŭra ŝanĝo de la ekspliko fare de aŭtoritatuloj ankoraŭ pli konvinkis la adeptojn de la nifo-

teorio, ke en Roswell okazis pli, ol la aerarmeo volas ŝajnigi.

Okulfrapa detalo estas, ke dum la 1940-aj jaroj en Roswell la ununuraj nukleaj bomboj en la

mondo estis deponitaj. Roswell ankaŭ estis la bazo de la aviadiloj, kiuj faligis la nukleajn

bombojn sur Hiroŝimo kaj Nagasako en aŭgusto 1945.

Você também pode gostar